segunda-feira, 25 de junho de 2012


4ª. REGIONA RENKONTIĜO DE ESPERANTO
BAURU - 7a. - 8a. JULIO 2012

Ĉeftemo: ESPERANTO KAJ CIVITANECO

Realigo: ESPERANTO-SOCIETO DE BAURU
Apogo: CENTRO HERMES DE EDUCAÇÃO

TRIA BULTENO

Mankas nur kelkaj tagoj por ke ni renkontiĝu en Bauru. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, sendu tuj mesaĝon al esperantobauru@yahoo.com.br, skribante vian nomon kaj loĝurbon. La aliĝkotizo (R$ 20,00) vi pagos poste, surloke. Ne prokrastu vian aliĝon, ĉar ni bezonas scii la nombron da partoprenontoj por pli bone aranĝi la eventon.

RENKONTIĜEJO

Centro Hermes de Educação Superior – Avenida Getúlio Vargas, 7-55, sala 9 – Jd. Aeroporto-Bauru/SP. (http://www.centrohermes.com.br/fgv/Portugues/lisUnidade.php?codunidades=3)


PROGRAMO

7ª. DE JULIO – SABATO
9h00 – 12h00
Akceptado
9h00 – 10h00
Kvizo
10h00 – 12h00
Fulmkurso de Esperanto por komencantoj
José dos Santos Simas
Ludoviko Moraes
10h10 – 11h00

Prelegoj
Esperanto kaj kulturo
Luis Guilherme Souto Jardim (Charqueada/SP)
11h10 – 12h00
Hipatio el Aleksandrio: filozofio kaj martiriĝo
José Mauro Progiante (Bauru/SP)
12h00 – 13h30
Tagmanĝo
13h30 – 14h00


Prelegoj
Esperanto: kulturo por paco
Aylton Guido Coimbra Paiva (Lins/SP)
14h10 – 15h00
Teorioj de konspirado
Rodrigo Amaral Paula de Méo (São Paulo/SP)
15h10 – 16h00
Anarkia sento malantaŭ lingva sperto
José Roberto Tenorio (São Paulo/SP)
15h00 – 17h30
Fulmkurso de Esperanto por komencantoj

José dos Santos Simas
Ludoviko Moraes
16h00 – 16h40
Kafpaŭzo
16h40 – 17h30
Prelego
Machado de Assis – eminenta satiristo
Francisco Stefano Wechsler (Campinas/SP)
17h30 – 19h30
Vespermanĝo
19h30 – 19h45
Solena malfermo

19h45 – 20h40

Prelego
Esperanto kaj konscia civitaneco – Projekto “Konscia voĉdono”
Silvio Motta Maximino (Bauru/SP)



20h40 – 22h00



Arta vespero

Ensemble Rapsódia
Marcela Escobar
(soprano)
Luiz Fernando Figueiredo (pianisto)

Quinteto Amor e Luz
Wellington Silva (saksofono)
Katia Bigueti (klavaro)
Cesar Prado (gitaro)
Jadilson Alves (basgitaro)
Leopoldo Sanches (drumo)
8ª DE JULIO – DIMANĈO

9h00 – 9h50


Prelegoj
Claude Piron: vivo kaj verko kaj ilia graveco por la esperanta movado
Leandro Freitas
(São José do Rio Preto/SP)
10h00 – 10h50
Lia nomo estas Francisko
Osmar da Silva Alves
(São Paulo/SP)
11h00 – 12h00
Debato pri la ĉeftemo
Esperanto kaj civitaneco
Kunordiganto:
José Roberto Tenorio
12h00 – 12h15
Fermo



PREZENTADO DE LA PRELEGANTOJ KAJ RESUMO DE LA PRELEGOJ


AYLTON GUIDO COIMBRA PAIVA
Loĝurbo: Lins/SP

Esperantisto ekde 1957, kunfondinto kaj eksprezidanto de Esperanto Asocio de Bauru kaj eksprezidanto de Lins Esperanto Societo. Aŭtoro de spiritismaj libroj.

Prelegtemo: ESPERANTO: KULTURO POR PACO
Kiam oni analizas la temon Esperanto kaj Civitaneco, ni konstatas, ke Esperanto ne estas nur lingvo parolenda inter homoj kaj popoloj. Laŭ ĝiaj karakteroj de neŭtraleco, egaleco kaj solidareco, Esperanto prezentiĝas kiel kulturo por paco.
La mirinda poemo de L.L. Zamenhof - LA ESPERO - montras la diversecon, malegalecon kaj antaŭjuĝoj, kiuj ekzistas inter homoj kaj landoj (Forte staras muroj de miljaroj/Inter la popoloj dividitaj), tamen li avertas: Sed dissaltos la obstinaj baroj/Per la sankta amo disbatitaj. Kaj li konkludas: Sur neŭtrala lingva fundamento/Komprenante unu la alian/La popoloj faros en konsento/Unu grandan Rondon familian.
UNESKO, en la jaro 1954, agnoskis la valoron de Esperanto por edukado, scienco kaj kulturo. En 1996, la esperantistoj deklaris, en la Manifesto de Prago: “Esperanto funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj.”
Do Esperanto estas grava ilo por ekzercado de civitaneco, cele al mondo sen limoj, kie ĉie regu la homaj rajtoj. La esperantistoj, kiel mondaj civitanoj, agados por atingi tiun socian celon.



FRANCISCO STEFANO WECHSLER
Loĝurbo: Campinas/SP

Agronomiisto, Majstro pri Laktobova Bredado, Doktoro pri Bestonutrado. Profesio: emerita profesoro.
Nuntempe dediĉas sin al tradukado de pluraj aŭtoroj, ĉefe Machado de Assis kaj Fernando Pessoa. Pretigas plian volumon da rakontoj de Machado.

Prelega temo: MACHADO DE ASSIS – EMINENTA SATIRISTO
Machado estas ordinare rigardata kiel "seriozega" verkisto. Li tamen ofte uzis vortludojn, ironion, sarkasmon, satiron kaj parodion kiel rimedojn por ridetigi kaj ridigi siajn legantojn. En tiu ĉi prelego mi montros plurajn ekzemplojn de la satira vervo de Machado, kelkajn subtilajn, aliajn pli malsubtilajn, ĉerpitajn el liaj rakontoj kaj romanoj.



JOSÉ MAURO PROGIANTE
Loĝurbo: Bauru/SP

Bakalaŭro pri Elektrika Inĝenierarto kaj Juro, magistro pri Juro. Laboras kiel fiskinspektoro en la Sekretariejo pri Financoj de la Ŝtato San-Paŭlo. Esperantisto ekde 1983, nuntempe estas prezidanto de Esperanto-Societo de Bauru, kie ankaŭ instruas la Internacian Lingvon.

Prelega temo: HIPATIA EL ALEKSANDRIO: FILOZOFIO KAJ MARTIRIĜO
En la fino de la kvara kaj komenco de la kvina jarcento de la kristana erao, kiam estis finiĝantaj la antikva mondo kaj la klasika kulturo, vivis en la kosmopolita urbo Aleksandrio unu el la plej eksterordinaraj virinoj de la historio, Hipatia. En medio regata de viroj, ŝi lernis kaj instruis filozofion, matematikon, fizikon, poezion kaj astronomion, inventis kaj plibonigis sciencajn instrumentojn, vekante admiron kaj malestimon inter siaj samtempuloj. En 1415, proksimume 60-jaraĝa, Hipatia estis kruele murdita de kristanaj fanatikuloj, kiuj trenis ŝin surstrate ĝis preĝejo, kie oni torturis ŝin ĝismorte, dispecigis kaj bruligis ŝian korpon.



JOSÉ ROBERTO TENORIO
Loĝurbo: São Paulo/SP

Eldonfasonisto, iama redaktanto de La Lampiro kaj de Brazilei, iama gvidanto de la brazila sekcio de ILEI (2007-2009) kaj nuna prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

Prelega temo: ANARKIA SENTO MALANTAŬ LINGVA SPERTO
Esperanto estas plej anarkia lingvo ne nur koncerne la rilaton inter aliaj etnolingvoj, sed ankaŭ koncerne la rilaton inter ĝiaj lingvo-parolantoj mem. Tiusence, kiel jam rimarkigis bonlingvulo, Esperanto ne similu al etnaj lingvoj, provante fari tion kion ili jam bone faras, sed male, elstariĝu, provante plej bone fari tion kion ili ne povas fari. Per uzado de internacia lingvo, ties parolantoj ĝuas la okazon senti sin mondcivitanoj, eĉ se ne tute konsciaj pri tio.


LEANDRO FREITAS

Loĝurbo: São José do Rio Preto

Studento pri Interlingvistiko en Poznano, Pollando (2011-2014); Diplomita pri Beletro kaj Filologio de la portugala lingvo en la universitato UNESP/São José do Rio Preto (2006-2010), kie ankaŭ instruas Esperanton al la komunumo; Instruisto de la portugala en mezlernejo; amatora tradukisto el la franca lingvo; esperantistiĝis en julio/2008.

Prelega temo: CLAUDE PIRON: VIVO KAJ VERKO KAJ ILIA GRAVECO POR LA ESPERANTA MOVADO
La svisa esperantisto Claude Piron lernis Esperanton en sia adoleskant-aĝo. Kaj li tre frue ekkontribuis al la Esperanto-movado, verkante romanojn, favoran argumentadon al la adopto de la lingvo, artikolojn, muzikojn, eseojn, ktp. Kiel tradukisto de pluraj lingvoj (precipe la franca, la angla kaj la ĉina), li laboris dum multe da tempo en UN kaj Monda Organizaĵo pri Sano, kaj ene de tiaj organizaĵoj li komprenis tre funde la lingvan problemon en la mondo. Tiu ĉi prelego celas prezenti la vivon kaj verkaron de ĉi tiu grava persono, kaj pere de la esploro pri lia argumentado diskuti nian propran preparadon antaŭ la defioj de Esperanto en Brazilo.



LUIS GUILHERME SOUTO JARDIM
guilherme@winart.com.br
Loĝurbo: Charqueada/SP

Entreprenisto, inĝeniero pri Elektroniko, bakalaŭro pri Informadiko, magistro pri Komputika Scienco, nuntempe en la 4a. jaro de la kurso pri Filologio pri la angla lingvo, ankaŭ partoprenas en la postdiploma kurso pri Interlingvistiko en la Universitado Poznan-Pollando (2ª. jaro). Prezidanto de HEKP-Homarano Esperanto-Klubo de Piracikabo. Ĉefverkoj: Rekta Metodo de Esperanto, Esperanto por Komencantoj, La Knabo el la Steloj (traduko de Henrique Barrios – O Menino das Estrelas). Esperantisto ekde 1982, organizanto de pluraj Esperanto-renkontiĝoj, instruisto kaj tradukisto.

Prelega temo: ESPERANTO KAJ KULTURO
La ĉefaj temoj de la prelego estas: Lingvo kaj Kulturo, Intuicio de Zamenhof pri Komunumo, Esperantonimoj, Simboloj, Lingvo kaj Memidenteco, Lingvo kaj Ideologio, Lingvo kaj Psikologio.



OSMAR DA SILVA ALVES
Loĝurbo: São Paulo/SP

Naskiĝis kaj loĝas en la urbo San-Paŭlo. Esperantistiĝis en 2004, post eklerni la lingvon en Esperanta Klubo Zamenhof pere de la geinstruistoj Osvaldo Pires de Holanda, Maria Delza Macabu Jesus kaj José Roberto Tenorio. Partoprenis en esperantistaj eventoj, inter ili la Esperantaj Kongresoj de Ŝtato San-Paŭlo, en kiuj prelegis pri plurspecaj temoj, kaj la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bjalistoko en la jaro 2009, en kiu ricevis la ateston de KER-ekzamenoj en la nivelo C1. Nuntempe, gvidas lecionojn volontule en Esperanta Klubo Zamenhof kaj klopodas disvastigi la Lingvon Internacian en UNIFESP, kie frekventas la kurson pri Beletro.

Prelega temo: LIA NOMO ESTAS FRANCISKO
Neeblas esprimi per simplaj vortoj la vojon de tiu homo, kiu povus reprezenti ordinarulon, se li ne farus sindediĉan laboron favore al la necesbezonantoj. Posedanto de rimarkeblaj kvalitoj, li helpis grandegan nombron da personoj, sed ĝis nun lia agado kaŭzas diskutojn en pluraj rondoj. Finfine, ĉu Francisko Kandido Ksavero povas esti konsiderata mito aŭ realaĵo?



RODRIGO AMARAL PAULA DE MÉO
Loĝurbo: São Paulo/SP

Esperantisto ekde 1997, advokato, eks-sekretario de Brazila sekcio de ILEI.

Prelega temo: TEORIOJ DE KONSPIRADO
Multaj, sennombraj, diverstrajtaj...
Jen la mondo estas plena da historioj, kiuj ne ĉiam emas rilati al la vero de la faktoj.
Tamen, kiu povas ja garantii, kio estas (aŭ ne) vera historio?
Ĉu estas eble ĵuri, ke Elvis fakte jam mortis?
Kaj...ke la homo ververe suriris la lunon?
Kio pri la aserto, ke Aidoso estas kreaĵo de la propra homo?
Kie vivis Jesuo en sia juneco? Ĉu en Hindujo?
Inter planoj sekretaj kaj kaŝitaj asocioj, jen la homaro postvivas en sia propra idearo, kreante teoriojn por klarigi tion, kio ĝenerale estas neklarigebla - aŭ apartenas nur al mondo neatingebla, escepte de la propra menso.
La propono de la prelego "Teorioj de Konspirado" estas amuzigi la ĉeestantaron per la elmontro de la plej elstaraj kaj absurdaj ideoj, kiujn la homoj jam inventis, provante malkovri la vualon de sia eterna nescieco.



SILVIO MOTTA MAXIMINO
Loĝurbo: Bauru/SP

Sekretario de Esperanto-Societo de Bauru. Bakalaŭro pri Juro, Filozofio, Historio kaj Sociologio kaj magistro pri Antropologio. Krom instrui Filozofion en universitato, laboras en la Prokurorejo de la Ŝtato San-Paŭlo.

Prelega temo: ESPERANTO KAJ KONSCIA CIVITANECO
Multaj civitanoj ne ricevas sufiĉajn informojn pri la funkciado de la politika sistemo kaj ne scias kiom grava estas ilia rajto/devo voĉdoni kun respondeco. En la prelego estos traktataj pluraj temoj rilataj al la politika vivo kaj al la ekzercado de la civitaneco en la demokratia reĝimo. Estos prezentataj senpartiaj agadoj celantaj veki kaj konsciigi la voĉdonantojn pri ilia rolo en la politika procezo, ankaŭ ekster la elektokampanjaj periodoj.


DETALOJ PRI LA ARTA VESPERO

Du grupoj sin prezentos en la Arta Vespero, kiu okazos en la 8ª. de Julio.
Marcela Escobar (soprano) kaj Luiz Fernando Figueiredo (pianisto) formis la muzikgrupon Ensemble Rapsódia (Ensemblo Rapsodo) en 2005. La duopo sin prezentas ofte en teatroj, kulturdomoj, muzikfestivaloj, kulturaj metiejoj kaj internaciaj maraj krozadoj. Per sia repertuaro, kiu inkludas ariojn, eŭropajn kaj brazilajn kanzonojn kaj temojn de filmoj, la grupo celas disvastigi diversepokajn kaj diversstilajn muzikaĵojn, kreskigante la intereson pri tiaj komponaĵoj.
La kvinopo Amor e Luz (Amo kaj Lumo) aperis ĉi-jare. Ĝin fondis Wellington Silva (saksofono), Katia Bigueti (klavaro), Cesar Prado (gitaro), Jadilson Alves (basgitaro) kaj Leopoldo Sanches (drumo), ĉiuj ili membroj de koruso de la Spiritisma Centro Amo kaj Karito, de Bauru. Ilia celo estas porti ĝojon al la koro de ĉiuj iliaj aŭdantoj.



ALIĜOJ

Por aliĝi al la 4ª. Renkontiĝo de Esperanto de Bauru sufiĉas sendi retmesaĝon al esperantobauru@yahoo.com.br, informante nomon kaj loĝurbon.
Aliĝkotizo: 20 realoj, pagebla en la akceptado.



LOĜADO

Bauru estas mezgranda urbo (ĉ. 380.000 loĝantoj), kun diversnivelaj hoteloj, konsulteblaj en interreto ĉe la jenaj adresoj:
Specialaj prezoj por la tagoj de nia renkontiĝo ofertis la jenaj hoteloj:




HOTEL REAL
Rua Maria da Conceição Arantes Ramos, 4-40 – Vila Universitária - Bauru
www.hotelrealbauru.com.br
(14) 3202-9249, 3202-9251, 8163-4005 (Maurício Astorga Jr.)
1-lita ĉambro
2-lita ĉambro
3-lita ĉambro
4-lita ĉambro
R$ 90,00
R$ 130,00
R$ 159,00
R$ 188,00








BEKASSIN HOTÉIS
Av. Duque de Caxias, 17-17 - Bauru
www.bekassinhoteis.com.br
(14) 3224-3700
1-lita ĉambro
2-lita ĉambro
3-lita ĉambro
4-lita ĉambro
R$ 110,00
R$ 135,00
R$ 176,00
R$ 195,00
R$ 100,00
R$ 120,00
R$ 160,00
R$ 175,00
rabatitaj prezoj (se estos rezervitaj pli ol 5 ĉambroj)





HOTEL SAINT MARTIN
Rua Eng. Saint Martin, 13-26 – Centro - Bauru
www.hotelsaintmartin.com.br
(14) 3234-3951 (Tiago Pereira)
1-lita ĉambro
2-lita ĉambro
3-lita ĉambro

R$ 86,00
(luksa: R$ 96,00)
R$ 126,00
(luksa: R$ 136,00)
R$ 172,00
(luksa: R$ 182,00)

R$ 77,00
(luksa: R$ 86,00)
R$ 114,00
(luksa: R$ 123,00)
R$ 160,00
(luksa: R$ 170,00)

rabatitaj prezoj (se estos rezervoj de pli ol 5 personoj)





ASTOR
HOTEL
Rua Maria C. A. Ramos, 4-40 - Bauru
www.astorhotel.com.br
(14) 3202-9249, 3202-9251
1-lita ĉambro
2-lita ĉambro
3-lita ĉambro
4-lita ĉambro
R$ 99,90
R$ 129,90
R$ 159,90
R$ 189,90



MANĜADO

En la najbaraĵo de la renkontiĝejo troviĝas multaj kaj diversprezaj restoracioj, kies adresoj estos liveritaj al la aliĝintoj en la akceptado.



TURISMADO

Se vi intencas turismi antaŭ aŭ post la Renkontiĝo, jen kelkaj sugestoj:
En Bauru: Zoologia Ĝardeno, Botanika Ĝardeno, Fervoja Muzeo, Templo Tenrikyo.
En Barra Bonita (80 km de Bauru): Rivero Tietê (krozado kaj vizito al kluzo).
En Brotas (110 km de Bauru): Vizito al akvofaloj, farmhoteloj, aventuraj sportoj.



ALIAJ INFORMOJ

(14) 9702-9567 – José Mauro Progiante

Nenhum comentário:

Postar um comentário