La vizito de la hungara esperantistino Petra SMIDÉLIUSZ, ni havis tre especialan tagon: matenmanĝo ĉe Regina-João Carlos, promenado al urbo centro kaj al la sidejo de Sociedade Bauruense de Esperanto (Bauru-Esperanto Societo), tagmanĝo ankaŭ ĉe Regina kaj kortuŝa prelego ĉe Fakultato Anhanguera.

Ŝi eklernis Esperanton memstare infanaĝe kaj eksentis la forton de la movado veturante al someraj kursoj kun la patrino, la lingvoinstruisto kaj redaktoro de edukado.net, d-rino Katalin Kováts. Ŝi vizitis plurajn Infanajn Kongresetojn kaj aktive partoprenis en la vivo de la hungara junulara Esperanto-movado.Kia bela prelego ŝi faris!! Emociigis la publikon, kaj eĉ estis videblaj kelkajn ruliĝontajn larmojn de okuloj. Ŝi interese parolis pri historiaj, politikaj, kulturaj aspektoj, manĝaĵoj kaj vinoj el sia lando. Post ŝi rakontis kiel kaj kiamaniere ŝi lernis Esperanton.
Post la prelego ni volegis, ke ŝi restus ĉe ni sed, bedaŭrinde, ŝi devis enbusiĝi je la 17-a al São Paŭlo...
Nenhum comentário:
Postar um comentário